APE

Ekapero

La Asocio Potigvara de Esperanto (APE) estas fondita en la urbo Natal, ĉefurbo de la provinco “Rio Grande do Norte” (Norda Rio-Grando), Brazilo, en la 28-a de septembro, 1940. ĝi estas neregistara organizo, agnoskita kiel publika utileco de la Provinca Leĝo numero 159/49 kaj de la Urba Leĝo numero 2117/72.

APE reprezentas la Brazilan Esperanto-Ligon (BEL) kaj la Universalan Esperanto-Asocion (UEA), en Norda Rio-Grando.

Celoj

La ĉefaj celoj de APE estas:

  1. Disvastigi la nordariograndan (potigvaran) kulturon en Brazilo kaj eksterlande per la internacia lingvo Esperanto;
  2. Diskonigi kaj instrui, en potigvara regiono, Esperanton kiel neŭtrala kaj egaleca komunikilo.

Aktivaĵoj

La plej gravaj aktivaĵoj farataj de APE estas:

  1. Disvastigo - ĉi tiu retejo estas ekzemplo; ni ankaŭ uzas flugfolian disdonadon dum eksteraj eventoj kies publiko ŝajnas pli malferma al la ideo de Esperanto;
  2. Instruo - ni tenas kursojn pri Esperanto per la interreto, per la senpaga komputila programo Kurso de Esperanto 3;
  3. Eventoj - ni subtenas ĉiusemajnajn renkontiĝojn, cele praktiki Esperantan konversacion; krome, ni instigas la partoprenon en naciaj kaj internaciaj Esperantaj kongresoj;
  4. Libroj - ni tenas iometon da libroj kaj vortaroj en / pri Esperanto, vendeblaj je kostoprezo.

Adreso

Nia sidejo situas ĉe:

Avenuo Marechal Deodoro, numero 877, domo 3. Centro.
BR 59010-970
Natalo - RN
Brazilo
Telefono-numero: +55 (84) 3611-2464 

Proksime al lernejo nomata “Marista”. Sube videblas foton pri la fronto de la asocio.

Fasado de la Asocio Potigvara de Esperanto

Aktuala estraro

Nuna estraro de APE:

eo/ape.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2008/04/15 22:17 (ekstera redakto)
Esperanto.net Lernu.net BEL DokuWiki Arctic XHTML 1.0 CSS RSS
Vizitintoj: 
Ekde: 2004-07-27
Statistikoj